Diplomlaborajhoj pri au en esperant(ologi)o serchatas

Informcele (ne gravas se la lingvo de la diplomlaborajho ne estas la esperanta):

La redaktoro de www.edukado.net informas chiujn, ke en la jhus lanchita retpagho aperis tutnovaj funkcioj kaj servoj.

Unu el la plej gravaj novajhoj estas la lancho de la sekcio ‘Diplomlaborajhoj’.

La celo estas kolekti informojn pri la sciencaj verkoj, kiujn oni dise en la mondo faris je studfina periodo en universitato au altlernejo pri esperantologiaj au interlingvistikaj temoj en Esperanto au en alia lingvo.

Jam komencighis la kolektado de la informoj kaj specimenoj per la enretigo de la enhavo de la eldonaĵo Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj Interlingvistiko, verkita de Edward Symoens. Char multaj autoroj, listigitaj en tiu eldonajho, ankorau vivas, ni preferas, ke ili mem registru sian verkon kaj eventuale aktualigu la informojn, raportu pri posta vivo de la verko, aperintaj recenzoj, artikoloj kaj eventuale ili alshutu al la prezento ankau specimenojn, resumojn au la tutan laborajhon.

Por tio ekzistas du ebloj :

Eblas registrighi che la retejo por ke post la aldono de la informoj kiam ajn la enmetinto povu modifi la reguistrajhon.

Se iu ne volas aparteni al la membraro de la retejo, eblos kontakti la redaktoron kaj peti shin je aldono de la informoj. En tiu chi kazo ni petas la autorojn konsulti la formularon kaj sendi la necesajn informojn en mesagho.

En la sekcio ‘Diplomlaborajhoj’ eblos per rapidaj serchiloj ricevi trarigardon pri la jam prilaboritaj verkoj, trovi ekz. en kiuj universitatoj ili estas konsulteblja, en kiuj landoj aperis tiaj verkoj, ricevi laujaran orientigon au ekzemple listigi verkojn lau la diversaj subgrupoj kaj temoj.

La kolekto unua-periode celas nur la sube listigitajn sciencajn verkojn, kiuj lau la bolonja sistemo estas difinitaj en 3 sinsekvaj etapoj:

1. Bazaj studoj (3-4 jaroj) kun diplomo licencia / bakalaura
2. Majstraj studoj (2-3 jaroj) kun diplomo magistra / majstra
3. Doktoraj studoj (3-4 jaroj) kun doktora diplomo.

Habilitiga diplomo ekzistas nur en kelkaj landoj, sed kompreneble ankau tiaj verkoj estas bonvenaj.
Postdiplomaj studoj rezultiĝas en postdiplomaj diplomoj sen aldona titolo. Al tiu grupo apartenas ekzemple la laborajhoj verkitaj dum la Interlingvistikaj studoj en Poznan. Ankau tiujn verkojn ni petas registri.

Ni ebligas aldonon de la laborajhoj rilataj al la usonaj bakalaura, majstra kaj doktora diplomoj kaj de la che AIS akireblaj bakalaura, magistra kaj doktora diplomoj.

Lau niaj enketoj atendatas ch. 250-300 laborajhoj, sed por tio necesas grandskala kunlaboro.

Bonvenigas viajn kontribuajhojn kaj materialojn la redaktoro, Katalin Kováts

Leave a comment