Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof estas seminario Grundtvig

Informcele:

La 17an de novembro 2011 la Itala Nacia Agentejo de la Programo de
Tutviva Lernado komunikis la aprobon de seminario Grundtvig, proponita
de la Itala Instituto de Esperanto, kun la temo «Sed homoj kun homoj:
la pluretna intuicio de Zamenhof».
La seminario okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en la sicila
urbo Mazaradelvalo, kadre de la 79a Kongreso de Esperanto en Italio.
Ĝi estos financita per 36.120 € kaj ĝi analizos la aktualecon de la
pensadoj de Zamenhof, kun granda atento al multkulturismo kaj al
pluretna mondo, kun rektaj ligoj al Esperanto-spertoj.

Denove ĝojiga sukceso por Kosmo, esperantista entrepreno kiu prizorgis
la pretigon de la projektpropono, kunlabore kun IIE. «Per tiu ĉi plia
sukceso ni pliproksimiĝas al la ronda cifero de 200.000 € akiritaj por
Esperanto-agado» komentis Bruĉjo Kasini, kun-direktoro de Kosmo kaj
jam konata esperantisto ankaŭ per la eldonejo Edistudio. Prof.
Fabrizio A. Pennacchietti, prezidanto de IIE, komentis: «Tiu ĉi
sukceso montras ke Esperanto-organizoj havas la eblecon akiri
subvenciojn por financi siajn agadojn. Ĝi estas rekono de la plurjara
agado de IIE en la kampo de plenkreska edukado. Ni atendas vin en
Mazaradelvalo!»

Kosmo Strategio Ltd. estas skota esperantista entrepreno, kiu celas
helpi la Esperanto-mondon akiri subvenciojn, mastrumi projektojn,
plani agadojn. Oficiale registrita en aprilo 2011, ĝi havas kvar
kunlaborantojn kaj havas rilatojn kun dekoj da organizoj,
universitatoj kaj mal-mez-grandaj entreprenoj – ne nur Esperantistaj.
Lastan monaton ĝi ĵus lanĉis partneran projekton inter Svisa
Esperanto-Societo, Kataluna Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio
kaj Esperanto-France, financita per 69.000 €.
«Mi estas tre feliĉa ne nur kiel entreprenisto, sed ĉefe kiel
esperantisto! La kongreso en Mazaradelvalo estos granda ŝanco por
relanĉi la Esperanto-movadon en Sicilio, kun favora subteno de la
urbaj instancoj. Tiu ĉi subvencio certe helpos.» aldonis Francesco
Maurelli, kun-direktoro de Kosmo.
Se vi aŭ via organizo interesiĝas, bv. kontakti oficejo heliko kosmo.eu.com .
En februaro estos interesaj limdatoj por Esperanto-organizoj, kiel
ekzemple propono pri seminarioj aŭ pri partneraj projektoj. Ne lasu
tiun monon nur al ne-esperantistoj 😉

Pli da informoj pri la 79a Kongreso de Esperanto en Italio:
kongreso.esperanto.it

Kosmo Strategio Ltd.
oficejo heliko kosmo.eu.com