La konferenco kaj simpozio de ILEI inspiras interuniversitatan kunlaboron

Raportas Radojica Petrovich

ILEI-konferencanino Yu Jianchao el Chinio, profesorino de Esperanto en
la China Komunikada Universitato, informis la estraron de sia
universitato pri la konferenco kaj simpozio de ILEI okazontaj en
Kopenhago, 17-23 julio 2011, en la Humanistika Fakultato de la
Universitato de Kopenhago, kaj pri la ebleco kiun la evento malfermas
por kunlaboriga kontakto inter la du universitatoj. Tio koincidis kun
jamaj planoj de gvidantoj de la china universitato viziti la
Universitaton de Upsalo kaj kelkajn aliajn en Europo kunlaborcele.
Ili, do, aldonis al la listo la Universitaton de Kopenhago kaj
proponis interparoli pri starigo de interuniversitata kunlaboro sur la
kampo de edukado pri Esperanto kaj pri komunikiloj. Ileana Schrøder,
prezidantino de la Dana Esperanto-Asocio (DEA), kaj Radojica Petrović,
ILEI-estrarano pri konferencoj, peris la kontakton kaj helpis fiksi la
kunvenon.

Rezulte, la 17an de junio, en la Departamento pri Komunikiloj, Kognado
kaj Komunikado de la Humanistika Fakultato en Kopenhago, okazis
kunveno de sepmembra delegacio de chinaj profesoroj, gvidata de la
rektoro, kun profesoro Karsten Fledelius, multjara amiko de Esperanto
kaj chefa subtenanto kaj kunorganizanto de la konferenco kaj simpozio
de ILEI flanke de la Kopenhaga Universitato.

La du flankoj interkonsentis tute konkrete pri intershangho de
studentoj kaj instruvizitoj de la profesoroj. Ankau la prezidantino de
DEA ricevis inviton viziti la Chinan Komunikadan Universitaton.
E-edukado estas inter proponataj menueroj de la startigita kunlaboro.
La chinaj profesoroj aparte esprimis sian kunlaborintereson pri la
venontjara konferenco de ILEI kiu okazos en la Profesia Arta Kolegio
en Kunming, Chinio.
</blockquote

Leave a Reply

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s