BEKkurso en Chinio, Tutmonata Eksperimento, konkretaj, pozitivaj rezultoj

Informcele de Dennis Keefe (Kantono, Chinio):

Antau kelkaj horoj, mi finis la pli ol 200-horan BEKkurson en la urbo Kantono en Chinio, kadre de VEK – ILEI. En 30-taga periodo, mi kalkulis 311 laborhorojn miajn (instruado, korektado de pli ol 40 ekzamenojn, speciala helpsesioj, ktp), rekordon por mi iam ajn en mia vivo, krom kiam mi estis che IBM! Sed la laboro estis tre ghojiga, plezuriga, kaj mi tute ne lacighis, kontraue!

Unu chefa demando estis, chu 9-horoj de Esperanto-lecionoj chiutage dum tuta monato estus laciga, enuiga, malmotiviga por KOMPLETE NOVAJ LERNANTOJ de Esperanto en Chinio.

Alia demando estis, chu lernanoj kiuj NENIAM lernis Esperanton antaue estus kapablaj post unu monato KOMFORTE kaj FLUE paroli kun, ekzemple, lertaj parolantoj de Esperanto en Europo, Usono, ktp.

Tria demando estis chu tiuj novaj lernantoj povus atingi sufiche profesian nivelon de Esperanto por poste partopreni en eventualaj, universitataj fakkursoj (ne pri Esperanto).

Mi provizore povas responde optimiste kaj pozitive al tiuj demandoj. Mi serchas historian komparon en Chinio, sed ghis nun neniu konas kurson tiel intensan kaj tiome en Esperanto en la cent jaroj de la instruado de la lingvo chi tie (sciu ke en la fruaj okdekaj jaroj estis chirkau 400,000 lernantoj de Esperanto chi tie).

Mi havos multe pli da komentoj pri la BEKkurso en Chinio, kaj mi kunligos la analizon de la BEKkurso lastjare en la Esperanto-Insulo (mia nomo) Hai Nan Dao. La pedagogia flanko nun komencas solvighi, lau mi, nun la chefa problemo estas che la merkatika flanko — kiel varbi studentojn kaj aliajn lernantojn.

La financa flanko, lau mi, ne estas bremso. Rilate organizadon, tio povas solvighi. Antau chio la sukesa, novstila instruado de Esperanto en Chinio dependas de teamoj kaj ne de individuoj. Kiel en Europo, kunlaborado bezonatas. Motoroj bezonas. La unua, rilate instruadon nuntempe en Chinio estas ARKO. Che la entreprenika flanko estas Trigo el Wuhano. Ni lernu de ili.

Serio da komentoj sekvos. Mi komentos, miaopinie, ankau pri multe da nebonvenaj mitoj rilate la efikan instruadon de Esperanto. Mi faris detalajn statistikojn kaj Arko filmadis dume kaj che la fino de la instruado.

Leave a Reply

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s