Nova diplomverko pri propedeutika valoro de Esperanto

Informcele:

La 31-an de majo 2010 en Jekaterinburg juna studentino Arina Osipova diplomighis pri la temo “Propedeu’tika rolo de Esperanto en lernado de la germana lingvo”. Shi studis en la Urala shtata pedagogia universitato (UShPU), instituto de fremdaj lingvoj. Arina preskauu’ ne diskonigis informon pri temo de sia diplomverko, tial nur hazarde oni povis informighi pri la bonega fakto.

Kiel rakontis mem Osipova, jam profesia instruistino de la germana, shi lernis Esperanton antauu’ kvar jaroj, kaj kiam venis tempo elekti temon de diplomverko, shi decidis kunigi Esperanton kaj la studadon. Arina multe interesighas ghuste pri propedeu’tiko, tial komence shi volis pristudi nur ghin – kiel Esperanto ghenerale helpas lerni lingvojn, ne iun konkretan. Sed dekanino de shia fakultato estis ege kontrau’ Esperanto (“En la mondo estas tro da problemoj pri la normalaj lingvoj, kaj vi alshovas la artefaritan!” – citajho). Do lau’ la dekanino oni povas okupighi pri Esperanto nur hobi-nivele, sed ne scienc-cele.

Tial baza problemo estis trovi sciencan gvidanton de la diplomverko – pedagogoj en UShPU jen timis la temon char nenion sciis, jen ne vidis sencon okupighi pri tio. Klarighis ankau’, ke inter la lingvistoj ekzistas opinio, ke propedeu’tika rolo de Esperanto estas memevidenta kaj oni ne devas ion ajn pruvi chi-rilate. Krome lau’ ili ne necesas enkonduki Esperanton en altlernejojn kiel devigan studobjekton, char la latina tute bone plenumas rolon de Esperanto.

Post la diplomigho Arina ankau’ intencintus farighi aspiranto, sed kun chi tiu temo la afero estas malreala – oni ne lasos shin doktorighi chi-prie. Shi diris, ke antau’ jardeko iu en hprovis skribi sciencan verkon pri Esperanto, sed malsukcese.

Arina ricevis kiel gvidanto instruistinon de la franca, kiu iam lernis Esperanton, sed rilatas al ghi ne serioze. Krome shi ne regas la germanan (pri kiu chefe temas en la verko de Arina). Tial Osipova devis fakte labori memstare, la gvidantino helpis nur pri stilaj nuancoj kaj organizaj aferoj.

Arina laboris dum du jaroj. Pasintjare sxh analizis E-rusan vortaron de A.Shevchenko, kaj krome uzis etimologian vortaron de Esperanto – shi serchadis germanajn radikojn en E-vortoj. Osipova faris jenan eksperimenton: shi proponis al 22 esperantistoj kun malsama E-lingvokono kaj nenioma rego de la germana traduki el la germana apartajn vortojn, apartajn frazojn kaj malgrandan tekston. Por la tuta traduko shi liveris al eksperimentatoj 45 minutojn. Rezulte de la traduka laboro evidentighis, ke la hipotezo pri la propedeu’tika estis plene konfirmita kaj la celo – atingita.

Osipova ricevis plej altan poenton, recenzo estis pozitiva kaj sen korektoj au’ rimarkoj. La atesta komisiono ghenerale rilatis neu’trale, sed faris bazajn demandojn – kial Esperanto sed ne la angla, chu Esperanto helpis lerni la germanan, chu Esperanto estas ie lernata kiel studobjekto. Krome oni petis ke Arina diru ion en Esperanto – shi citis la unuajn kvar versojn de zamenhofa “La Espero”.

Do brava Arina Osipova meritas admirojn pro persistemo, gratulojn pro la diplomigho kaj dankojn pro sia kontribuo al diskonigo de Esperanto inter uralaj lingvistoj.

G.Arosev

Leave a Reply

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s