Utopio en kvar movimentoj: Monda premiero en la Filmfestivalo Sundance

Informcele:

Utopio en kvar movimentoj: Monda premiero en la Filmfestivalo Sundance

Kun plezuro ESF raportas pri la monda premiero de Utopia in Four Movements (Utopio en kvar movimentoj) cxe la Filmfestivalo Sundance pli frue cxi-jare. Tiu cxi unika dokumenta filmprezento estis parte financita el subvencio de ESF.

Sub direkto de la filmisto Sam Green, kiu estis proponita por la Akademia Premio (Academy Award), la filmo celas dokumenti la historion de la utopia impulso en la moderna epoko. Gxia unua kazoprezento, au movimento, pritraktas esploron de la historio, valoroj kaj idealoj de la planlingvo Esperanto. Postaj movimentoj fukusigxas je la senfina optimismo de usona ekzilito en Kubo, la aktuala ekonomia eksplodo en Cxinio kaj gxiaj efikoj je la enlogxantoj de tiu lando, kaj la deziro de iuj personoj doni al homaj postrestajxoj dignan enterigon.

La verko estas unika inter dokumentaj filmoj en tio, ke gxi enhavas vivan rakontadon de la direktoro mem kaj muzikan akompanon, kiu ankau estas ludata vive.

La novajxa retejo Huffington Post komentis, ke Utopio estas “la plej engagxa ekranigo de la tuta festivalo [Sundance 2010] … [gxi estis] komplete emociiga.”

Pliaj informoj pri la filmo haveblas de la sekvaj retejoj:

Filmfestivalo Sundance 2010:

http://sundance.bside.com/2010/films/utopiainfourmovements_sundance2010#reviews

Reklamfilmeto:

Reĝisoro Sam Green:
http://samgreen.to

Por ricevi pliajn informojn pri la enhavo de tiu cxi novajxa komuniko, turnu vin al ESF retposxte cxe admin heliko esperantic.org.

One thought on “Utopio en kvar movimentoj: Monda premiero en la Filmfestivalo Sundance

  1. Pingback: Tweets that mention Utopio en kvar movimentoj: Monda premiero en la Filmfestivalo Sundance « Federico Gobbo -- Topsy.com

Leave a Reply

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s