Malantaurigarde al la Esperanto-kurso en tr

Someraj feriumado alvenas kaj mia unua sperto kiel instruktoro de Esperanto finighis. Jam temp’ está por eta perbloga bilanco. La fono jenas: grupo da geamikoj petis al mi vesperan, neformalan enkondukon al Esperanto chefe por kuriozemo.

Mi elektis mian favoratan milanan trinkejon, la Old Fox de placo Sankta Augusteno, kaj ni konsentis pri dusemajna frekvencoritmo. Mia antaukondicho estis havi almenau ok homojn pretaj je la komenco: kiel imageble, kelkaj perdighas, aliaj venas neregule, do plimalpli kvar lernantoj chiam cheestas.

Lau mi gravas je la komenco enkonduki kaj la lingvon kaj la kulturon samtempe, samkiel oni kutime faras por alia, por tieldiri normala, lingvo. Do mi aranghis la tempon je la sekva maniero: du tomatoj (50 minutojn) enlingvaj kie oni legas, tradukas, auskultas, demandas, konversacias, plej frue kiam eble en la esperanta. La dua parto dauras unu tomaton (25 minutojn) kie mi itallingve prezentis aspekton de la esperanta kulturo – komprenu la vorton vastsence, samkiel anrtopologoj faras.

La trinkejo donis bonegan etoson (krom dum futbalaj matchoj): iunufoje apudtablulo demandis al ni kiu stranga versio de skrablo ni estis tabloludantaj! Mia chefa celo atingitis, nome doni bazojn pri la lingvo kaj realisman priskribon de la kulturo; mia dua celo, t.e. partoprenigi homojn al internacia kongreso, sperto kiun mi konsideras preskau bapto de esperantisteco, ne. Efektive ni planis dek kunvenojn sed ni sukcesis nur sesfoje, kaj la nura chiama cheestanto, kiel antauvidate, estis mi. Eble mi sukcesos por la vintra feriumado.

Chiosume, mi esras konteta, char homoj entuziasmighis por la realaj kialoj, unue la reguleco de la gramatiko – mi neniam parolis pri “facileco”: tio estas tutsimpkle trompo, char Esperanto plurnivele kompleksas. Alia trajto kiu vekis entuziasmon estas la liberon kunmeti morfemojn por vortigi amuzcele, kvazau ludado. Ili male ne interesighis al chapeletoj au al la monda lingvoproblemo… Multe pli impresis la rakontado de la vivo de Zamenhof au la muziko de Piero Nissim. Prave, lau mi.

Konsilinda elekto estis la lernolibro, kiu estis la nura acheto-devigo (dulingva vortaro estis nur konsilinda, ne deviga). Fakte mi adoptis la libron de Gubbins Kunvojaghu. Miaj lernantoj, chiuj denaske italoj, regas iel la sekvajn: angla, germana, franca, rusa, latina, hispana, kataluna, piedmonta. Kial do sin limigi al gramatika vidpunkto por itallingvanoj? Multe pli profite oni povas adapti la priskribon al la reala kompetenco lau la lernantaj demandoj.

Mi pretigis tiucele esperantlingvajn kajernotojn kiuj skanitis kaj enretigitis. Do, chiosume, ege pozitiva bilanco. Ghis revido autumne!

P.S.
Mi nun trajnas kaj blogas per frapetoj sur ifono, kiu ne gavas chapeletojn. Pro tio la tradicia helpalfabeto.

Leave a Reply

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s