Mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof pri la Zamenhof-jaro

Nepre leginda:

La Zamenhof-jaro, solene inaŭgurita ĉe Unesko la dekkvinan de decembro pasintjara estas la centkvindeka jaro de la vivo de mia avo, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Mi insistas pri la vortoj “de la vivo”. Ĉar tio signifas, ke Li daŭre estas vivanta, almenaŭ virtuale, vivanta en niaj koroj, danke al Liaj idealoj, konstante aktualaj. Tiel la idealo de toleremo, de respekto de aliulo malsama, ĉu pro la koloro de lia haŭto, ĉu pro lia religio, ĉu pro lia kulturo kaj pro la lingvo tiun kulturon esprimanta. Li bone konsciis, ke la diverseco, la multnombro de diversaj kulturoj, konsistigas grandan riĉecon de homaro, riĉecon ĉiuriske savendan. Sed Li ankaŭ konsciis, ke por eviti, ke tiu diverseco nasku malamikecon, necesis havigi al la diversaj socioj eblan komunikilon pere de lingvo neŭtrala, la dua lingvo por ĉiuj, lingvo ne celanta substituiĝi al la lingvoj gepatraj.

Sed kiu Li estas, Ludoviko Lazaro, kreinto, aŭ kiel Li preferis esti nomata, & quot;iniciatinto” de tiu lingvo internacia? De kie Li venas? El kia lando de nia terglobo? Ni povas legi, gravuritan sur unu el Liaj monumentoj, la eltiraĵon de Lia parolado en kiu Li aludis “Litovion, Lian karan patrujon”. Tamen, en alia parolado, Li prezentiĝis “filo de Pola tero, tero sur kiu Li naskiĝis, sur kiu Li vivis kaj laboris, tero en kiu Li deziris esti entombigota”. Ĉi-rilate la konraŭdiro estas nur ŝajna. Ĉar la regiono de Bjalistoko, kie Li naskiĝis, estis iam parto de la Respubliko de Du Popoloj, originanta de la Pol-Litova Unio decidita komence de la dekkvina jarcento. Ĝi tiam ampleksis teritoriojn etendiĝantajn inter la Balta ĝis la Nigra Maroj. Ĝin fakte priloĝis ne nur Poloj kaj Litovoj, sed ankaŭ Rutenoj, prauloj de Bjelorusoj; Kozakoj, prauloj de Ukrainoj; kaj ankaŭ Judoj, kies multnombra komunumo tie instaliĝis jam inter la dekdua kaj la dekkvara jarcentoj. Tamen en la jaro de la naskiĝo de mia Avo la Respublik o de Du Popoloj ne plu ekzistis; la urbo Bjalistoko estis ti! am aligi ta al la regiono de Grodno. Sekve, laŭjure, Zamenhof estis Rusa regato, la Juda nacieco estinte enskribita en Lia pasporto.

Kiu do finfine Li estas, Doktoro Esperanto: ĉu Polo, Litovo, Ruso, aŭ Judo? Cetere en Hispanio Li portas la medalon de Izabela la Katolika, en Francio Li estas Kavaliro de la Honora Legio, dum multaj monumentoj starigitaj memore al Li, stratoj kaj placoj dissemitaj tra kvindeko da landoj de la terglobo portas Lian nomon. Li jam respondis: Li estas Homarano, Li do apartenas al la tuta homaro.

Li sekve ĝojas observante la falon de muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj, muroj, kies detruon Li kantis en siaj profetaj poemoj. Li ĝojas observante la popolojn iam malamikajn, formantajn grandan rondon familian tra la tuta Eŭropo kaj baldaŭ tra la tuta mondo.. Nur mankas al tiu rondo familia la komunikilo neŭtrala, respektanta lingvojn naciajn, vehiklojn de kulturaj riĉecoj; mankas lingvo internacia, kiu ne penus al i li substituiĝi. Ni esperu baldaŭan malaperon de tiu manko. Ni esperu: la espero estas ja simbolo de nia Esperanto.

Tamen ni ne nur esperu. Ni ankaŭ laboru por kontribui ke la Zamenhof-Jaro, kulminonta en Bjalistoko dum la venonta Jubilea Kongreso, estiĝu grava paŝo sur la vojo al la epoko, kiam homoj nian lingvon parolante ne nur komuniku sed amikiĝu!

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Leave a Reply

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s